uchardet/test/eo/utf-8.txt
Jehan cf0ffb0c55 test: 4 new tests for UTF-8.
Taken from random pages for each of these languages.
I now have a test for every 26 supported couple of (UTF-8, language).
These are all working very fine and detected at the right encoding and
language.
2022-12-14 00:23:13 +01:00

2 lines
1.0 KiB
Plaintext

Esperanto, origine la Lingvo Internacia,[4] estas la plej disvastiĝinta internacia planlingvo.[5] En 1887 Esperanton parolis nur manpleno da homoj; Esperanto havis unu el la plej malgrandaj lingvo-komunumoj de la mondo. Ĝi funkciis dekomence kiel lingvo de alternativa komunikado kaj de arta kreipovo[6]. En 2012, la lingvo fariĝis la 64-a tradukebla per Google Translate[7]; En 2016, la lingvo fariĝis tradukebla per Yandex Translate[8]; laŭ 2016, Esperanto aperis en listoj de lingvoj plej lernataj[9] kaj konataj en Hungarujo[10]. La nomo de la lingvo venas de la kaŝnomo “D-ro Esperanto„ sub kiu la juda kuracisto Ludoviko Lazaro Zamenhofo en la jaro 1887 publikigis la bazon de la lingvo. La unua versio, la rusa, ricevis la cenzuran permeson disvastiĝi en la 26-a de julio; ĉi tiun daton oni konsideras la naskiĝtago de Esperanto[11][12]. Li celis kaj sukcesis krei facile lerneblan neŭtralan lingvon, taŭgan por uzo en la internacia komunikado; la celo tamen ne estas anstataŭigi aliajn, naciajn lingvojn.